Saluton kaj bonvenon al ĉi tiu TAG-O en Esperanto!
La celo estas sendi kaj ricevi poŝtkartojn en tiu ĉi lingvo.
⚠️ Reguloj
- NENIAM interrompu la TAG kun mesaĝoj.
- Vi devas peti la adreson de la lasta persono, kiu skribis en la temo per mesaĝo, kaj sendi poŝtkarton al tiu adreso.
- Ne ripetu pli ol dufoje sinsekve la TAG-O.
- Strukturo de la TAG-O: Mi tagas @xxxx.
- La poŝtkartoj devas esti skribitaj nepre en Esperanto.
- Aldonu vian uzantonomon kaj la nomon de la TAG-O en la poŝtkarto.
Multan dankon pro via tuta partopreno! Ĝi estas granda helpo al nia lingvo.
Noto: Mi komencas la TAG-on; la unua persono, kiu respondos, sendos al mi poŝtkarton.